Libera komerco

Libera komerco (aŭ ankaŭ libera interŝanĝado) estas politiko en internaciaj merkatoj en kiuj registaroj ne limigas importadoneksportadon. Libera komerco estas ekzempligita fare de la Eŭropa Unio / Eŭropa Ekonomia Areo kaj la NAFTA, kiuj establis malfermajn merkatojn. La plej multaj landoj hodiaŭ estas membroj de la Monda Organizaĵo pri Komerco (WTO) por plurflankaj komercaj interkonsentoj. Tamen, la plej multaj registaroj daŭre trudas kelkajn protektismajn politikojn kiuj klopodas apogi lokan dungadon, kiel ekzemple aplikado de komercaj impostoj al importadosubvencioj al eksportaĵoj. Registaroj ankaŭ povas limigi liberan komercon por limigi eksportadojn de naturaj resursoj. Aliaj barieroj kiuj povas malhelpi komercon inkludas importajn kvotojn, taksajn impostojn, kaj ne-komercajn impostajn barierojn, kiel ekzemple reguliga leĝaro.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search